tendaro
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | tendaro | tendaroj |
| Akuzativo | tendaron | tendarojn |
| Vorterseparo |
| Signifoj |
- grupo da tendoj servanta kiel provizora loĝejo: starigi sian tendaron[1]; halti tendare[2]
- (figursenca) partio
- Ni apartenas al du malsamaj tendaroj.
| Ekzemploj |
- [1] En la provinco oni kunpremegis la judaron en gettojn kaj deportis ilin en la ekstermajn tendarojn sur germana teritorio.[3]
| Samsencaĵoj |
- [1] kamploĝejo, kampadejo, kampejo, bivako
| Frazaĵoj |
- [1] junulara tendaro, armea tendaro
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" tendaro- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "tendaro".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "tendaro"- La Simpla Vortaro, „tendaro“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de Kazimierz Bein
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 123.