teksi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | teksis | teksas | teksos |
| Adjektiva aktiva participo | teksinta | teksanta | teksonta |
| Adjektiva pasiva participo | teksita | teksata | teksota |
| Substantiva aktiva participo | teksinto | teksanto | teksonto |
| Substantiva pasiva participo | teksito | teksato | teksoto |
| Adverba aktiva participo | teksinte | teksante | teksonte |
| Adverba pasiva participo | teksite | teksate | teksote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | teksi | ||
| Volativo | teksu | ||
| Kondicionalo | teksus | ||
- dense interkrucigi la fadenojn, por elfari ŝtofon
- Patrino teksas linon.
- Mia robo estos kudrita el ĉi tiu belega teksaĵo.
- Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis.
- Mi laboras kiel teksisto en la teksejo.
- Kanabo estas teksuma planto.
- zorge kaj lerte kombini
- Li teksis tre ruzan planon.
- La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto.
- La historio estas trateksita de multaj katastrofoj.
| Vidu ankaŭ |
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |