sonimito
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | sonimito | sonimitoj |
Akuzativo | sonimiton | sonimitojn |
Vorterseparo |
Signifoj |
- (lingvoscienco) vorto kiu imitas bruon aŭ bestan blekon; subspeco de interjekcio
- Sinonimoj: onomatopeo
- Vidu ankaŭ: sonbildigo (pli ĝenerala termo)
Ekzemploj |
- be! (bleko de ŝafo)
- bum! (bruo de kanono, tamburo, falego, obtuza frapo)
- gak! (bleko de ansero)
- glu-glu! (bruo de elboteliĝanta akvo)
- grr! (grumblado de hundo, urso ktp)
- grun! (bleko de porko)
- i-a! (bleko de azeno)
- i-ho-ho! (bleko de ĉevalo)
- klak! (bruo de man-kunfrapado)
- kluk! (bleko de kokino)
- knar! (bruo de rompiĝinta trabo, akra bruo de skrapado aŭ frotado [ekz-e rado, motoro])
- kokeriko! (bleko de koko)
- ku-ku! (bleko de kukolo)
- kvak! (bleko de rano, anaso)
- kvivit! (bleko de pasero)
- la-la-la!, tra-la-la! (sono de danc-ario)
- lu-lu! (por luli infanon)
- mek! (bleko de kapro)
- miaŭ! (bleko de kato)
- mu! (bleko de bovo kaj bruo de vento)
- mur! (bleko de kolomboj kaj ĝenerale murmurado)
- paf! (bruo de pafo)
- pep! (bleko de malgrandaj birdoj)
- pip, pip! (bleko de musoj, kokidoj, anasidoj)
- plaŭ! (sono de movata fluaĵo)
- plaŭd! (plaŭdo, sono de akvobato)
- ronk! (ronkado)
- ta-ta-ta! (bruo de rapidega parolado)
- tik-tak! (bruo de horloĝo)
- tik tik tik!
- tin-tin! (bruo de sonorileto)
- vaf! (bleko de hundo)
- zum! (zumado de abelo, vespo, burdo)
- zzz! (flugado de muŝo)
Referencoj kaj literaturo |
- "reta-vortaro.de" sonimito