sobra
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | sobra | sobraj |
Akuzativo | sobran | sobrajn |
Signifoj |
- Modere trinkanta kaj manĝanta.
- Post la festo li devis veturi, pro tio li volis resti sobra.
- Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
- Vi devas sobriĝi!
- Evitanta ĉiajn superfluaĵojn.
- Mi ŝatas tiun ĉi libron pro la sobra stilo de la aŭtoro.
- La apartamento estis sobre dekoraciita.
- Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj.
- Mi esperas, ke vi estas sobra homo kaj ne faros stultaĵojn!
- La proksimiĝanta danĝero tuj sobrigis lin.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- sobr
- "reta-vortaro.de" sobra
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "sobra".
- La Simpla Vortaro, „sobra“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „sobra“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "sobra"