salti

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

salt + i

 Verbo[redakti]

salti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo saltis saltas saltos
Adjektiva aktiva participo saltinta saltanta saltonta
Substantiva aktiva participo saltinto saltanto saltonto
Adverba aktiva participo saltinte saltante saltonte
Moduso
Infinitivo salti
Volativo saltu
Kondicionalo saltus
  1. Altiĝi en la aeron kaj for de la tero, fleksante kaj subite etendante la krurojn (se fiŝo, la voston), kaj refali preskaŭ sur la saman lokon, plejofte por montri vivplenon, ĝojon aŭ simple por ekzerciĝi.
    Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
    Ekaŭdinte la bruon mi salte leviĝis de la lito.
    Ŝi eĉ eksaltis de ĝojo.
    Birdoj saltetis laŭlonge de la branĉoj.
    Bastono batas, bastono resaltas.
  2. Tiamaniere sin movi de loko al alia, pasante sentuŝe super la interaĵo.
    Li saltis en la akvon de la ponto.
    Ne diru "hop" antaŭ la salto.
    Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
    La rajdanto desaltis de la ĉevalo.
    Hoko elsaltis, afero haltis.
  3. Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj.
    Kaj nun ni saltu al la sekva punkto.
    Legante tiun libron mi ofte transsaltis la paĝojn.
  4. Subite kreski (se paroli pri kvanto).
    La gradoj de varmo saltis de 10 ĝis 20.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Salti
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „salti“.
Referencoj kaj literaturo