ridi

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Verbo[redakti]

ridi

Tempo aŭ modo Estinta Estanta Estonta
Realfakta ridis ridas ridos
Adjektiva aktiva participo ridinta ridanta ridonta
Ordona ridu
Kondiĉa ridus
Ĉiuj aliaj formoj: ridi (konjugacio)
  1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo.
    Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
    Plej bone ridas, kiu laste ridas.
    Rido matene - ploro vespere.
    Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
    Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.
  2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton.
    Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
    Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
    Bela mateno ridetas al ni.
    Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.
  3. Moke esprimi sian malŝaton.
    Li ridis, kiam mi malsukcesis.
    Ridas blindulo pri lamulo.
    Sen povo kolero estas ridinda afero.
    Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!

Globe of letters.svg Tradukoj[redakti]


Fontoj:
[redakti]