rekta

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo rekta rektaj
Akuzativo rektan rektajn

Signifoj
[redakti]

  1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro.
    Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
    Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
    Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj.
  2. Kursanta sen interrompoj.
    Ĉu ekzistas rekta trajno al via urbo?
  3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo.
    Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
    Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.
  4. Vertikale staranta.
    Ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel kandelo.
    Sako malplena sin rekte ne tenas.
    "Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektiĝis.
    Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita talio.
  5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo.
    Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Rekta
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „rekta“.
Referencoj kaj literaturo