punto

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • punt/o. Maldensa delikata plektaĵo el kotonaj, linaj aŭ silkaj fadenoj, kies maŝoj aranĝitaj laŭ metoda trikado, prezentas artajn desegnaĵojn, k kiun oni faras per diversaj iloj (hokstangetoj, trikiloj, puntobobenoj aŭ speciala maŝino): araneaĵa puntoZ; puntoj el Valencieno, Bruĝo, Alensono; (f) la maldensa arbaro kovras la teron kvazaŭ aranea puntoB;

punta. Konsistanta el punto: punta kolumo. puntistino. Virino, kiu metie faras puntojn.