prezenti
Aspekto
prezenti
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | prezentis | prezentas | prezentos |
| Adjektiva aktiva participo | prezentinta | prezentanta | prezentonta |
| Adjektiva pasiva participo | prezentita | prezentata | prezentota |
| Substantiva aktiva participo | prezentinto | prezentanto | prezentonto |
| Substantiva pasiva participo | prezentito | prezentato | prezentoto |
| Adverba aktiva participo | prezentinte | prezentante | prezentonte |
| Adverba pasiva participo | prezentite | prezentate | prezentote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | prezenti | ||
| Volativo | prezentu | ||
| Kondicionalo | prezentus | ||
- Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu.
- Mi jam prezentis al vi mian proponon, nun vi devas decidi, kion fari.
- Kion koro sentas, lango prezentas.
- Tio estas misprezento de la faktoj.
- Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili.
- Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
- Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io.
- Mi tute ne povis prezenti al mi, kiel tio okazis.
- Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto.
- Bonvolu klarigi, kion prezentas tiu ĉi bildo.
- Mi longe rigardis la prezenton de batalo en la pentraĵo.
- Belega vido prezentiĝis en la momento de la sunsubiro!
- Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon.
- Mi prezentis la dramon.
- Ĉi tiu spektaklo ĝis nun neniam estis prezentita.
- Ĉu vi venos al la filmoprezentado?
- Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj.
- La afero prezentas grandan profiton.
- Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi.
- Vesto homon prezentas.
| Tradukoj |
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
| Referencoj kaj literaturo |