manki
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Verbo netransitiva[redakti]
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | mankis | mankas | mankos |
Adjektiva aktiva participo | mankinta | mankanta | mankonta |
Substantiva aktiva participo | mankinto | mankanto | mankonto |
Adverba aktiva participo | mankinte | mankante | mankonte |
Moduso | |||
Infinitivo | manki | ||
Volativo | manku | ||
Kondicionalo | mankus |
- Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por atingi normalan kompletecon.
- Ankoraŭ mankas kelkaj glasoj.
- Por gasto ne petita mankas kulero.
- Mark hodiaŭ ne venis al la kursoj - li estas mankanto.
- Ŝi manĝis tre malmulte kaj pro tio aperis nutromanka malsano.
- Tute ne esti, aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por kontentigi la bezonon.
- Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
- Al la papero ne mankas tolero.
- Manko de oro ne estas malhonoro.
- Troa manĝemo de la gastoj mankigas panon.
- Doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco.
- Tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis.

Tradukoj
[redakti]

![]() | Fontoj kaj citaĵoj |