kriĉji

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

(neologismo)

Proponata verbo kiu povus signifi i.a. "kabei kaj fariĝi aktiva, laŭta kontraŭanto de Esperanto kaj la Esperanto-Movado" (la vorto aperis unuafoje en TEJO Tutmonde 2005:2). Ĉi tiu vorto estas formita el la nomo "Kriĉjo"--Esperanta kromnomo de eksa TEJO-volontulo Christopher CULVER kiu forlasis la Esperanto-Movadon kaj tuj komencis publike ataki kaj kalumnii ĝin.

La eventualaj uzoj de "kriĉji" estas, ekzemple 1) por precizigi la tradician sencon de la vorto "kabei" (Kabe nur silente forlasis la Movadon, sed ne ekatakis ĝin publike), aŭ 2) por ne senintence honori senmeritajn "kabeintojn" per la prestiĝa nomo de Kabe (ja Kabe multege kontribuis al la Esperanta kulturo antaŭ ol li forlasis la Movadon—la ordinaraj movadforlasantoj ne estu asociitaj kun tiom meritplena nomo).

Libera Folio: "Kabe donu sian prestiĝon al pli indaj celoj"