Saltu al enhavo

kovi

El Vikivortaro

kovi

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo kovis kovas kovos
Adjektiva aktiva participo kovinta kovanta kovonta
Adjektiva pasiva participo kovita kovata kovota
Substantiva aktiva participo kovinto kovanto kovonto
Substantiva pasiva participo kovito kovato kovoto
Adverba aktiva participo kovinte kovante kovonte
Adverba pasiva participo kovite kovate kovote
Moduso
Infinitivo kovi
Volativo kovu
Kondicionalo kovus
  1. Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la embrio (se paroli pri birdoj).
    Kukolo ne kovas siajn ovojn.
    La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj.
    Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, ĉar tie estos sufiĉe varme.
    Tie estis kokino, ĉirkaŭita de sia kovitaro.
    Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkoviĝis.
  2. Plej zorge gardi kaj flegi.
    La patrino kovas sian infanon.
  3. Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari.
    Lia koro kovas malamon kaj envion.
    Ni devas trovi la kovejon de epidemio.
    Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo