konto

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Konto

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo konto kontoj
Akuzativo konton kontojn
  1. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono.
    Mi havas kurantan (bank)konton en tiu ĉi banko.
    Nia kontisto nun okupiĝas pri kalkuloj.
    Ĉu vi estas kontulo de nia banko?
    Multaj riĉuloj havas sekretajn bankkontojn en Svislando.
  2. En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta, kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.
    Ni rajtas nuligi vian konton, se vi provos damaĝi la sistemon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo