koni

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. Memori, ke oni jam aŭdis, vidis, legis ion.
    Mi konas ŝian nomon.
    La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam oni parolas pri konataj personoj aŭ objektoj.
    Koniĝas majstro laŭ sia verko.
    Mi rekonas lian skribon.
  2. Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo, uzado de io.
    Kiu panon donas, malsaton ne konas.
    Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
    Mi konigos al vi la urbon.
    Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
  3. Havi ideon pri ies identeco.
    Ĉu vi konas mian fratinon?
    Estas agrable konatiĝi kun vi.
    Hodiaŭ okazos interkon(atiĝ)a vespero.
    Kara, vi tre ŝanĝiĝis kaj estas nerekonebla!
  4. Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu.
    Sako ne sonas, amiko ne konas.
    Konateco ne estas hereda.
    Li estas mia malnova konato.
  5. Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro kaj simile.
    Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
Derivaĵoj

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo