klini
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | klinis | klinas | klinos |
| Adjektiva aktiva participo | klininta | klinanta | klinonta |
| Adjektiva pasiva participo | klinita | klinata | klinota |
| Substantiva aktiva participo | klininto | klinanto | klinonto |
| Substantiva pasiva participo | klinito | klinato | klinoto |
| Adverba aktiva participo | klininte | klinante | klinonte |
| Adverba pasiva participo | klinite | klinate | klinote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | klini | ||
| Volativo | klinu | ||
| Kondicionalo | klinus | ||
- Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto).
- Klinu la kruĉon kaj trinku!
- Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis.
- Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo.
- Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo.
- Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto).
- La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero.
- Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
- Oblikvigi parton de sia korpo.
- Li salute klinis la kapon.
- Ŝi salutis min per klino de la kapo.
- Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion.
- Li elkliniĝis super la balkonon.
- Emigi, inklinigi.
- La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo.
- Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto.
- Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn.
- Cedigi.
- Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj.
- Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |