kalko

El Vikivortaro
  • kalk/o Ⓚ Vulgara nomo de la kalcioksido, CaO, sub diversaj formoj: la vigla (neestingita) kalko estas fabrikata el kalkoŝtono per kalcinado, ĝi servas por mortero; per aldono de akvo ĝi estingiĝas, k ŝanĝiĝas al velka (estingita) kalko (kalcia hidroksido, Ca(OH)2), kies akva solvaĵo estas konata kiel kalkakvo aŭ kalkolakto, pro la blanka nesolvita precipitaĵo. ☞ gipso, kalcito, stuko. ➞ -eja, kalkargilo.

soda kalko. Miksaĵo de natria hidroksido (NaOH) k kalcia oksido (CaO), uzata kiel sekiganto k kiel kaptanto de karbondioksido. kalka. Rilata al kalko aŭ enhavanta kalkon. kalki (tr)

1 Surkovri surfacon per kalko, por ĝin blankigi: kalki domonZ.
2 🌾 Surĵeti kalkon (sur kampon), por plibonigi acidajn terojn.
3 Neŭtrigi per kalko.

kalkaĵo. Substanco, uzata por kalki: oni deskrapu la malnovan kalkaĵonX. kalkpetro, kalkŝtono ⊕Ⓣ Sedimenta petro, ĉefe konsistanta el kalcito, el kiu oni per kalcinado faras masonkalkon. dekalkiĝi, senkalkiĝi

1 Perdi kalkon, ekz. pp. petro.
2 = senkalciiĝi.

rekalkiĝi = rekalciiĝi. klorokalko. Blanka pulvoro, CaCl(ClO), kies akva solvaĵo estas uzata por blankigi ŝtofojn ktp.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Kalko
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „kalko“.
Fontoj kaj citaĵoj