gusto

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:

Esperanto[redakti]

Substantivo[redakti]

gusto

Kazo Ununombro Multenombro
Nominativo gusto gustoj
Akuzativo guston gustojn
  1. Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj.
    Kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu viando?
    Malsato plej bone gustigas la manĝon.
    Ĉu vi volas gustumi mian kukon?
    Frukto malpermesita estas plej bongusta.
    Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
    Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
    Tiu kuracilo havas iun strangan postguston.
    Ĝi sengustiĝis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj.
    Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.
  2. Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero.
    Mi ordigis la ĉambrojn laŭ mia persona gusto.
    Ĉiu havas sian propran guston.
    Post longa laboro bone gustas la dormo.
  3. Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko.
    Ŝi vestas sin kun gusto.
    Ĉi tiuj vestoj estas gustoplenaj.
    Lia poemo estas sengusta laŭ mi.
  4. Maniero, stilo de artverko.
    En la muzeo ni vidis multajn pentraĵojn en la gusto de la dekoka jarcento.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]

==
Fontoj:
==

Revo.png gusto