fidela

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo fidela fidelaj
Akuzativo fidelan fidelajn
  1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon.
    Ĉu vi certas, ke via edzo estas fidela?
    Amiko fidela estas trezoro plej bela.
    Ŝi longe atendis lin kaj konservis fidelecon al li.
    Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
    Mi jam ne dubas pri ŝia malfideleco.
  2. Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj.
    Li staras fidele ĉe siaj principoj.
  3. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta.
    Ĉiun monaton ni skribas fidelan raporton.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo