fakturo
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | fakturo | fakturoj |
| Akuzativo | fakturon | fakturojn |
| Vorterseparo |
- faktur/o
| Signifoj |
- [1] Detala noto pri la kvanto kaj prezo de venditaj komercaĵoj aŭ de mendita laboro
| Deveno |
- [1] france: facture
| Hiperonimoj |
- [1] noto
| Ekzemploj |
- [1] "Almenaŭ ĉi tiuj restis vivantaj" - li pensas, la kapo zumas, fermiĝas la okuloj. Morgaŭ mi devas prezenti la fakturon - li pensis ankoraŭ.[1]
| Frazaĵoj |
- [1] fakturo por; fakturo de libristo, de tubisto.
| Derivaĵoj |
- fakturi - (tr) Enskribi sur fakturo: mi ne fakturis al vi la horojn de la helplaboristo, sed ja la lokajn impostojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Fakturo
"reta-vortaro.de" fakturo- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "fakturo".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "fakturo"- La Simpla Vortaro, „fakturo“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ István Nemere. La naŭa kanalo. Budapeŝto, 1981, p. 28-29.