aranĝi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Vorterseparo
aranĝ + i

 Verbo[redakti]

aranĝi

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo aranĝis aranĝas aranĝos
Adjektiva aktiva participo aranĝinta aranĝanta aranĝonta
Adjektiva pasiva participo aranĝita aranĝata aranĝota
Substantiva aktiva participo aranĝinto aranĝanto aranĝonto
Substantiva pasiva participo aranĝito aranĝato aranĝoto
Adverba aktiva participo aranĝinte aranĝante aranĝonte
Adverba pasiva participo aranĝite aranĝate aranĝote
Moduso
Infinitivo aranĝi
Volativo aranĝu
Kondicionalo aranĝus
  1. Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion.
    Aranĝu la liton.
    Mi aranĝis min komforte.
    Ni aliaranĝu la ĉambron, ĉar tia aranĝo ne plaĉas al mi.
    Vidu, kiel vi aspektas? Viaj vestoj estas malaranĝitaj!
    Via hararanĝo estas tre bela.
    Moroj kaj vivaranĝoj estas tute aliaj en tiu lando.
  2. Prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati.
    UEA aranĝas Universalan Kongreson.
    Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
    Aranĝite, ordigite.
    Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
    Mi jam trovis kelkajn aranĝemajn helpantojn.
    La cirkonstancoj aranĝiĝis feliĉe.
Derivaĵoj
alaranĝi

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Aranĝi
Referencoj kaj literaturo