Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2015

El Vikivortaro


Arkivo de la diskutejo
Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el 2015.
Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktuala diskuta paĝo.



Project: Wiktionary meets Matica srpska[redakti]

We would like to inform you about the project. This project aims to increase support for Open Knowledge / Free Content movement through establishing long term strategic partnership with the venerable cultural institution Matica srpska and to increase the quality, accuracy and volume of Wiktionaries through digitization of two dictionaries, while developing a potential model for future development of cooperation across Wiktionaries through targeted mobilization of the communities.

There are two activities within the project that we need your support for. First, we are preparing a list of lexicographical terms (it would contain approximately 100 terms) that needs to be translated into as many languages as possible, in order to ensure further work on the project and to create the foundations for other lexicographical projects in the future. For this task, we would use a separate application, but all of the terms would be inserted into Wiktionaries, as well (making approximately 10,000 new entries per Wiktionary, counting that the terminology would be translated into 100 languages). That would also serve as the preparation for translating the Serbian Ornithological dictionary, which is the second activity.

The Serbian ornithological dictionary encompasses all local names of birds living on the Serbian speaking territory. All names are specified under the appropriate Latin name in accordance with the contemporary classification system. This creates the opportunity to translate it easily to various languages, since the basic list of terms is in Latin and it is fairly small (370 species of birds).

We would like to try and motivate as many Wiktionary communities as possible to participate in translating these two dictionaries, especially since the benefit for each particular Wiktionary would be great - for example, if we succeed to motivate people from 100 Wiktionaries to participate, the amount of primary entries to these 100 Wiktionaries would be 3,700,000 (37,000 per Wiktionary). If we succeed to motivate just 20 Wiktionaries, the amount of entries to these 20 Wikitionaries would be 148,000 basic entries. Of course, these entries would be incorporated into the respective Wiktionaries according to the interest and the rules of each community.

With this project, we are opening cooperation with the venerable Serbian cultural institution Matica srpska [2] and we believe that this partnership will have major impact on future cooperation between Wikimedia organizations and similar institutions in Slavic countries. If this cooperation could be relevant to any other partnership you are trying to establish in your country or globally, we would be more than willing to share our knowledge and contacts.

Besides support in translation, we are open for Wikimedia volunteers to participate more substantially and thus build knowledge inside of the community on how to deal with this kind of data. For example, if you are willing to join the core team and help us in communication with the Wiktionary communities of the languages which you are speaking, please contact Milica (milica.gudovic@yahoo.com) or Milos (millosh@gmail.com) via email. The same goes if you are willing to contribute by coding in Python and/or PHP.

Please join us on project's discussion page or send us an e-mail. If you are willing to participate but are not sure in your knowledge of English please check the list of languages organizational team is speaking - there is a chance we can communicate in your native language.

We are very excited about this projects and hope that you will be part of it as well!

Looking forward to hear from you!

--Senka Latinović (diskuto) 14:20, 8 Jan. 2015 (UTC)

Bonvolu transdoni al ni la tradukotaĵon (t.e. la birda listo) kaj ni volonte esperantigos ĝin! Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 18:12, 9 Jan. 2015 (UTC)
Thank you for your interest in our project! We will send you a list of birds as soon as it's ready. All the best! --Senka Latinović (diskuto) 14:06, 15 Jan. 2015 (UTC)

Propono pri ŝanĝo de x-anstataŭado en vikiaj projektoj[redakti]

En la Esperanta Vikipedio nun estis komencita diskuto pri ŝanĝo de farado de ĉapelitaj literoj en Esperantaj viki-projektoj. Mi proponis ekdiskuti tie kaj poste fari saman diskuton en aliaj viki-projektoj, inklude de tiu ĉi. Mi invitas ĉiujn interesiĝantojn veni al Diskutejo de Esperanta Vikipedio! Dum via komento bonvolu mencii, ke via ĉefa projekto estas iu alia ol Vikipedio, por bona superrigardo. --KuboF (diskuto) 13:30, 17 Feb. 2015 (UTC)

Ŝanĝo de x-anstataŭado en Vikivortaro[redakti]

Mi supre menciis proponon pri ŝanĝo de x-anstataŭado en Esperanta Vikipedio. La koncerna Peto pri komento finiĝis kun klarega rezulto por ŝanĝi manieron de x-sistemo de malnova al nova per Universala LingvoElektilo. Mi lanĉas la saman diskuton pri ŝanĝo en Esperanta Vikivortaro.

Kiel vi certe scias, Esperantaj viki-projektoj montras Esperantajn ĉapelitajn literojn tute bone, sed dum redaktado de kodo ili aperas uzante x-sistemon. Do, en artikolo estas montrite eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde, kvankam la kodo aspektas ehxosxangxo cxiujxauxde. Kvankam la funkcio funkcias por kutima redaktado, ĝi ĉiam faras ĝenajn problemojn, kelkajn el ili mi listigas sube.

Tiu ĉi funkcio estis aldonita en fruega komenco de Vikipedio, kiam ankaŭ interreto (en multaj landoj) ne estis signife disvastiĝinta, tajpado de ĉapelitaj literoj per komputilo estis (precipe por neteĥnikistoj) koŝmaro kaj retfoliumiloj estis sufiĉe primitivaj. Mi memoras, ke en tiu tempo mi ankoraŭ uzadis diskedojn... Intertempe la aferoj ege ŝanĝiĝis - nuntempe eblas tute bone tajpi ĉapelitajn literojn en ĉiuj gravaj komputilaj operaciumoj kaj modernaj retfoliumiloj provizas mirindajn eblojn.

Aspekto de Universala LingvoElektilo por Esperanto

Nuntempe en Esperanta Vikivortaro (kaj aliaj projektoj) funkcias etendaĵo Universala LingvoElektilo, per kiu ankaŭ eblas tajpi ĉapelitaj literojn, ne nur per x-metodo, sed ankaŭ h-metodo, Zamenhofa h-metodo kaj aliaj (detala priskribo por interesiĝantoj). Universalan LingvoElektilon vi povas provi dum vi redaktas artikolon - dekstre en tekstujo dum tajpado kaj por kelkaj sekundoj post tajpado aperas kesteto kun sageto, alklaku ĝin, elektu Esperanton kaj iom testu.

Eblas ŝanĝi agordojn de Esperanta Vikivortaro tiel, ke Universala LingvoElektilo estus defaŭlte ŝaltita por ĉiuj kun specifa konverta metodo, ekzemple x-metodo. Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado. Por tiu funkcio tamen estas bezonata Ĝavoskripto (JavaScript), kiun tamen subtenas ĉiuj modernaj retfoliumiloj.

Kiel funkcias la Universala Lingvo-Selektilo?

Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La w:Helpo:Universala LingvoElektilo jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:

kelkaj problemoj de la eksmoda x-sistemo (aldonu vian!)
  • problemo pri HotCat
  • Diskutejo - problemo pri Vivanta antŭvido, teĥnika fono simila al VarmaKato
  • problemo dum kopiado de inter viki-projektoj
    • Diskutejo (nun eĉ de neesperantisto) kaj bezonata ŝango
    • kopiado de vortojn kiel LinuxBordeaux de alilingvaj artikoloj rompas la vorton, speciale ĝena ĝi estas en ligiloj
    • kopiado de tekstoj kaj ŝablonoj al nova Esperanta projekto en Vikimedia Kovilo (ekz. Esperanta Vikivojaĝo) estas problema, ĉar en Kovilo ne funkcias x-metodo same kiel en Vikipedio
  • Helpo:Alinomi paĝon - alinomado de artikolo kun fuŝa ikso estas malsimpla
  • Diskutejo - problemo pri dosiernomoj (bezonata ŝanĝo)
  • Diskuto de KuboF - problemo de robotistoj
  • luterum-kontroliloj superflue markas x-vortoj, kio malplifaciligas trovon de vere misliterumita vorto
  • pri la filozofio malantaŭ la sistemo
    • Diskutejo - Fundamenta argumento kontraŭ x-sistemo (kaj por h-sistemo)

Tial mi prezentas proponon malŝalti malnovan x-metodan konvertadon kaj samtempe ŝalti novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo. Io tia jam estis proponita antaŭ jaro, sed estas necesa konsento de loka komunumo, kion mi faras nun. Bonvolu subteni unu eblon el la subaj aŭ/kaj diskuti ĝin tute sube. Laŭ la rezulto mi sciigos evoluigistojn.

Ĉar plej bonus samtempe fari tian ŝanĝon en ĉiuj Esperantaj viki-projektoj, mi komencis la diskuton en la Esperanta Vikipedio. Tie estis starigitaj pluraj demandoj kaj klarigitaj neklaraj partoj. Se en la supra mallonga propono estas io neklara, bonvolu unue serĉi la temon en la Vikipedia diskuto. Se post du semajnoj ne estos kontraŭoj, aŭ eĉ estos subteno en ne-Vikipediaj projektoj, mi plu procedos la aferon kaj petos evoluigistojn pri la koncerna ŝanĝo. --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun x-metoda anstataŭado[redakti]

  1.  Por: kiel proponinto --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por laso de la nuna stato[redakti]

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun alia anstataŭado ol x-metoda[redakti]

(bonvolu tuj mencii kiun anstataŭ-metodon vi preferus)

Sindetenas[redakti]

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la afero sed (almenaŭ portempe) ne decidiĝis pri certa eblo.

Diskuto[redakti]

Rezulto[redakti]

Ĉar dum monato neniu kontraŭis kaj eĉ estis subteno, mi petos evoluigistojn pri malŝalto de la malnova x-sistemo kaj defaŭltigo de x-anstataŭado per Universala LingvoSelektilo. Ĉar, precipe en komenco, povas aperi problemetoj pri uzantoj, kiuj iom-post-iom alkutimiĝas al nova sistemo, Uzanto:Blahma preparis filtrilon kaj redakto-etikedilon por marki redaktojn kun erare enmetitaj iksoj. Tiel en lastaj ŝanĝoj kaj historio de paĝo videblos, kiuj redaktoj meritas tiurilate atenton (vidu ekzemplon en Vikipedio). Rezulte vi povas kontakti uzanton kaj klarigi kiel labori pli efektive. (Tamen konsciu, ke tiu filtrilo kaptas nur okazon, kiam neniu supersigno estis aldonita sed estis aldonita almenaŭ unu ikso; tial ekz. mistajpita ikso en alie bone supersignita teksto ne estos markita)

Lokaj administrantoj (Uzanto:Pablo Escobar, Uzanto:Mencheperre) povas la filtrilon instali en Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/new. Kodon vi povas ricevi en w:Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/3 (iru al "Eksporti ĉi tiun filtrilon al alia vikio"). Okaze de demando vi povas min kontakti en mia Vikipedia diskuto. Amike. --KuboF (diskuto) 12:38, 13 Apr. 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio[redakti]

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (diskuto) 00:09, 4 Nov. 2015 (UTC)

Misfunkciado de la ŝablono {{t}}[redakti]

Bonan tagon,
La ŝablono {{t}} ne plu korekte funkcias. Vidu ekzemple la artikolon 'kaco', la tradukojn al la Franca aŭ al la Itala. Tio estas ĝenerala problemo, kiu aperas en aliaj artikoloj.
Jen ekzemplo kiu ne funkcias : {{t|ru|бурлак|m|tr=burlak|sc=Cyrl}} (el la artikolo burlako, kiun mi erare korektis.)
Filipvansnaeskerke (diskuto) 11:34, 5 Dec. 2015 (UTC)