Uzanta diskuto:AryamanA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kara AryamanA!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu la helpon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon. Se vi volas krei novajn esperantajn kapvortojn, vi povas rigardi la dezirliston.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi ~~~~

--Pablo Escobar (diskuto) 18:01, 19 Jan. 2016 (UTC)

Dankon! Mia Esperanto estas tre malbona, sed mi parolas Anglan kaj Hindi(n?). Aryamanarora (diskuto) 23:41, 19 Jan. 2016 (UTC)
Bonege! Mi ankaŭ scipovas la anglan. Ĉu vi loĝas en Hindujo? Mi ĝojas, ke vi ekenkondukas en ĉi vortaron kapvortojn en la hinda. Ĝis nun praktike neniu kontribuis pri tiu lingvo. Kuraĝon kaj espereble vi enmetos pli da tiuj vortoj! Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 21:22, 20 Jan. 2016 (UTC)
Mi loĝas en Usono, sed mi loĝis en Hindujo. Mi plimulti kontribuas en la anglalingva Wikivortaro. Dankon por la respondo! Aryamanarora (diskuto) 04:37, 24 Jan. 2016 (UTC)
Belege. Krome, pri viaj redaktataj kapvortoj, mi konsilas al vi skribi hinda anstataŭ nur la mallongigojn hinHI. Kaj pri la lingvonomoj hindiahinda, ambaŭ estas pravaj, tamen mi preferas ĉi-lastan, samtial, ke oni NE diras la *germania, nek la *anglia, nek la *hispania, ktp. Krome, hinda estas pli mallonga, kaj Reta Vortaro inkluzivas la ekzemplon la infanoj parolas hinde aŭ ĉine (tio estas, kun la radiko hind- anstataŭ hindi-). Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 18:03, 24 Jan. 2016 (UTC)