Helpo:Intervikia ligado

El Vikivortaro
< Helpo:Superrigardo < Intervikia ligado

Enkonduko[redakti]

Sur aŭ apud vikiaj paĝoj estas uzeblaj kvar specoj de ligiloj:

  • sekciaj ligiloj al alia sekcio de sama paĝo
  • interaj ligiloj al alia paĝo en sama vikio, eĉ en alia nomspaco, ekzemple [[kato|katoj]], rimarku la duoblajn ortajn krampojn kaj la muron (signo "|")
  • eksteraj ligiloj al alia retpaĝo, ekzemple [http://wwf.org/ WWF], rimarku la unuopajn ortajn krampojn kaj la spacon (muro ne funkcias)
  • intervikiaj ligiloj
    • al alia lingvo (ekzemple esperanta vikivortaro -> angla vikivortaro) aŭ al alia projekto (ekzemple esperanta vikivortaro -> esperanta vikipedio)
    • al responda paĝo (ligilo lokigita en la kolumno apude de la ĉefa enhavo de la paĝo) aŭ al alia paĝo (ligilo lokigita ene de la paĝa enhavo) en alia vikio
    • responda paĝo povas esti samsignifa (vikipedia artikolo, ŝablono, kategorio, ...) aŭ samnoma (vikivortara kapvorto)

Intervikia ligado al responda paĝo en alia lingvo[redakti]

Necesas atenti pri du gravaj faktoj:

  • la metodo estas alia en vikivortaro kompare kun vikipedio
  • antaŭ nelonge (dum jaroj 2013...2017) oni ŝanĝis la metodon

Aŭtomata ligado de vikivortaraj kapvortaj paĝoj[redakti]

Vikivortarajn kapvortajn paĝojn (en la ĉefa nomspaco) oni ligas (kaj ĉiam faris tiel) al la sama kapvorto (netradukita) en aliaj vikivortaroj. Ekzemple la kapvorto kato en la esperanta vikivortaro ligas al la kapvorto "kato" en la angla vikivortaro, ne kapvorto "cat" (al la kapvorto "cat" oni ligas pere de la tradukbloko). La feliĉa novaĵo estas ke tiaspeca ligado nuntempe estas entute aŭtomata, kontribuantoj ne devas fari ion ajn pri tio. Tio ne funkcias kun proverboj, cimo estas raportita.

Eksplicita permana ligado pere de "Wikidata"[redakti]

Artikolajn paĝojn en la ĉefa nomspaco en vikipedio oni ligas (kaj ĉiam faris tiel) al la samsignifa paĝo (tradukita) en aliaj lingvoj. Ekzemple la artikolo "Oro" en la esperanta vikipedio ligas al la artikolo "Gold" en la angla vikipedio, ne paĝon "Oro". Tion oni nuntempe atingas pere de la komuna vikia datumdeponejo "Wikidata", vidu ekzemple la paĝon pri oro.

Iama ligado per intervikiaj ligiloj[redakti]

Pli frue nek "Wikidata" nek la aŭtomata ligado de vikivortatraj kapvortoj disponebis. Tiam pli-malpli ĉiuj vikipediaj kaj vikivortaraj paĝoj enhavis plej sube longan liston kun eksplicitaj intervikiaj ligiloj, kaj robotoj nesaĝe ofte redaktis la liston. Vidu ekzemplon de robota redakto kiu forigas la ligilojn: title=be&type=revision&diff=491784&oldid=382875.

Intervikia ligado de ceteraj vikivortaraj paĝoj[redakti]

La ĉefa nomspaco de vikivortaroj preferinde enhavu nur kapvortojn (kvankam "kapvorto" povas esti vortgrupo aŭ eĉ frazo). Aliaj specoj de paĝoj estas:

  • kategorioj
  • ŝablonoj kaj moduloj
  • aldonoj
  • helpaj paĝoj
  • interaj / projektaj paĝoj

Eĉ tiaspecajn paĝojn eblas ligi per "Wikidata". Vidu paĝon pri "Ŝablono:Bonvenon".

Postlasitaĵoj de la praa epoko de vikio[redakti]

Post ke la eksplicitaj intervikiaj ligiloj senutiliĝis oni forigis ilin per robotoj. Bedaŭrinde la forigo ne sukcesis perfekte, do daŭre prezentiĝas intervikiaj ligiloj sur kelkaj paĝoj. Se vi redaktante paĝon malkovras tiajn, ne hezitu forigi ilin. Se temas pri ŝablono aŭ alia nekapvorta paĝo, ofte indas rekrei la ligadon per "Wikidata". La eksplicitaj intervikiaj ligiloj estas malpreferindaj, sed ankoraŭ funkcias. Se oni forigas ilin el nekapvorta paĝo, tiam la ĝistiama ligado povas malaperi.