Diskuto:teologo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Teologo ne estas spertulo pri teo[redakti]

Mi forigis la duan signifon en la artikolo, kaj ankaŭ la bildon de la "teologino" (kvankam la bildo ja estas tre bela). Jen la malnova versio. Mi pensas ke la citita teksto de Piron ne sufiĉas por diri ke la vorto havas la signifon "spertulo pri teo". MiNeEstasVortaristo (diskuto) 18:51, 10 Sep. 2012 (UTC)

Domaĝas, kara samideano — kvankam mi ĝojas, ke vi malfermis la debaton. Nu, ĉi tie en Vikivortaro la kapvortoj ne estas listitaj kun oblikvo post la radiko kiel en la PIV. Sed ĉar en Vikivortaro ĉiuj eblaj vortoj de nia lingvo estas listeblaj, eĉ se ne PIV-aj (ekz. jelpadi), la dua signifo de teologo devas esti listita sub aparta analizo, t.e. teo/log/o kaj teolog/o devas aperi kune kiel polisemia vorto, kiel je la kazo de pirogo. Kaj PIV-e:
➀ pirog/o. Primitiva kanuo, farita el kavigita trunko.
➁ pirog/o. ߍ䠒usa pasteĉo: .pirogeto
Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 06:32, 13 Sep. 2012 (UTC)
Pri tio mi havas nur du kontraŭargumentojn. Unue, la vorto "te/o/log/o" logike signifus ne fakulon pri teo, sed la altiran forton ("logon") de teo, ekz. "Mi provis resti ĉe kafo, sed la teo-logo estis tro forta". Due, mi dubas ke tiu vorto estas iam ajn uzita aŭ uzota en tiu senco (krom en mia ĵusa ekzemplo), do estus misgvide meti ĝin en vortaro, krom se kun indiko "maloftega", "hipoteza" aŭ simile. Do mi proponas enmeti la duan signifon de "teologo" _nur_ se kun fontindiko pri efektiva uzo de ĝi. MiNeEstasVortaristo (diskuto) 08:46, 14 Sep. 2012 (UTC)
Pardonu, mi ne estu dirinta teo/log/o, sed te/olog/o, ĉar -olog estas sufikso: http://vortaro.net/#-olog- http://www.reta-vortaro.de/revo/. Pro tio mi konfuzis vin. Aliflanke "Mi provis resti ĉe kafo, sed la telogo estis tro forta" estus senkonfuza.
Mi akceptas vian proponon enmeti la duan signifon de teologo kun fontindiko, ĉi-kaze, tiun de Claude Piron. --Pablo Escobar (diskuto) 21:52, 9 Maj. 2013 (UTC)
Laŭ mi, la ekzemplo de Piron montras ke "teologo" ne signifas fakulon pri teo, ĉar ĝi montras kiel homo kiu ne konas la radikon "teolog/" miskomprenus la vorton. Tial la frazo ne estas ekzemplo de efektiva uzo de la vorto "teologo" en la senco "tespertulo". MiNeEstasVortaristo (diskuto) 17:22, 10 Maj. 2013 (UTC)
Bonege. Per apartigita kapvorto mi ĵus solvis la aferon.--Pablo Escobar (diskuto) 16:33, 30 Maj. 2013 (UTC)