Diskuto:slovaka

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Mia opinio pri ordo de tradukoj.[redakti]

La celo de la Vikivortaro ne estas "krei belan bildon", sed krei rimedon por komforte kaj rapide serĉi informon. El mia propra sperto de uzo mi povas konkludi, ke ne gravas, ĉu aspektas bele la parto "Tradukoj", sed gravas, ke tradukoj por konkreta lingvo estu en simila loko. Tio permesas ŝpari tempon de serĉado.
Alia gravas rimarko - se iu traduko okupas kutiman lokon ĉiam, do dum aperos novaj tradukoj farotaj per estontaj kontribuantoj, do tio permesos ne reordigi tutan liston por "ĝi estus bela". Iu ajn superflua reordigo povas kaŭzi perdon de grava informo. Same la perdo de informo estas la plej grava problemo dum du lastaj jaroj. Va (🖋️) 07:14, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]