Diskuto:Meksikujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

"Meksikujo" estas klasika eraro. Mi konsentas. Rekte ridinda paĝo. Observu la tradukblokon, kopiitan el la DE vikivortaro, kiu enhavas tradukon en EO:n !!! Uzanto:Taylor 49, 11:30, 16 apr. 2018‎

Ne "klasika eraro". Ja ebla, laŭregula konstruaĵo. Forigante tradukon en Esperanto. Dankon. Uzanto:Pablo Escobar, 06:18, 31 dec. 2018

https://eo.wikipedia.org/wiki/Meksiko

En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:

[...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).

Piaractus (diskuto) 15:39, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]