Aŭgsburgo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Nominativo Aŭgsburgo
Akuzativo Aŭgsburgon
La urbodomo de Aŭgsburgo
Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra en Aŭgsburgo
Vorterseparo
aŭgsburg + o
Elparolo
  • IFA /au̯ɡzburɡo/ 

Signifoj
[redakti]

[1] sudgermana urbo (48º23'N 10º53'O)
Mallongigoj
Aŭgsb.
Deveno
[1] La nomo pravenas de la romia urbo fondita ĉirkaŭ la jaro 30, kiu postvivis (en la greka en la 2-a jarcento Augoústa Ouindelikon) ekde la 3-a jarcento en la latina kiel Augusta Vindelicum, nomita laŭ imperiestro Aŭgusto kaj la kelta tribo de la vindelikoj, en kies setlejo ĝi estis kreita. La germana formo Augusburuc el 826, kaj el 867/870 Augustiburc, en la 9a jarcento (latine kaj germane) civitas Augustensis id est Ogesburc, en la 11a jarcento Augustenburg -- estis kreitaj pro aldono de la malnovaltgermana burg, burc, buruc signife de "urbo", poste estiĝis la mallongigita formo de la nomo de la imperiestro, ekzemple en 1528 Augspurg [1] (La formo Augstburg de 1675 estas konsiderata kiel rafina esplora devenologia provo mezepokema rekonstruaĵo[2])

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. Duden, Geographische Namen in Deutschland. Herkunft und Bedeutung der Namen von Ländern, Städten, Bergen und Gewässern. 2. Auflage. Dudenverlag, Mannheim/Leipzig/Wien/Zürich ISBN 3-411-06252-5, DNB 955146836, Seite 48-49
  2. Ders. (Hrsg.): Die deutschen Ortsnamen. Die deutschen Ortsnamen in geschichtlicher, geographischer, soziologischer und psychologischer Betrachtung. In: Deutsche Namenkunde. Band 2 Winter, Heidelberg , paĝo 39