-ist-

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Interfikso[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[1] Persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la rad.: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupiĝanta pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsisto, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn k skribisto simple transskribas paperojnZ; li estas mensogisto k malnobluloZ; granda parolisto estas duba faristo
[2] Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano: budhisto, marksisto, esperantisto, fundamentisto, oportunisto, utopiisto. ➞ -an/. Rim. 1 En la senco 2, al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas radikfino k ne suf.: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto. Rim. 2 La suf. ist montras precize la profesiecon kontraste al ant, kiu signifas fojan, okazan faranton, k al ul, kiu montras iel personiĝon de la agado: «trompanto» fojfoje trompas, «trompisto» vivas el trompoj, «trompulo» estas homo esence karakterizebla per trompemo.
Nuvola kdict glass.pngDeveno
el la malnovgreka -ιστής (istēs)
Arrow through Ring.svgVidu ankaŭ

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]


? Referencoj kaj pli da informoj: