ŝtopi

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search
  • ŝtopi ↝

(tr) 1. ↝ Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon [1]; ŝtopi al si la nazon; ŝtopi sian orelon kontraŭ kriado [2]; ŝtopi la manklokojn; en tiu tempo mi reŝtopos la breĉojn de la tabernaklo [3]; pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon [4]. 2. ↝ (figure) Tute obstrukci: la neĝo ŝtopis la elirejon; la vojoj estis ŝtopitaj per konfuzaĵo da veturiloj; tiu deziro ŝtopis la voĉon en ŝia brusto Marta . 3. (figure) Tute plenigi: plene ŝtopi al si la poŝojn [5]; ŝtopi sian stomakon.