Ŝablono:etimo-сын

El Vikivortaro

La vorto devenas de la malnovslava *synъ, de kiu interalie devenis: la malnovslava сꙑнъ (la malnovgreka υἱός), la ukraina син, la belorusa сын, la bulgara синъ́т, la serbokroata си̑н (genitivo си̑на; plurae: си̏нови), la slovena sȋn (genitivo sȋna, sinȗ), la ĉeĥa, slovaka syn, la pola, la suprasoraba, malsuprasoraba syn. La malnova bazo finiĝis per -u. Ĝi parencas al la litova sūnùs, la malnovprusa souns (akuzativo sunun), la malnovhinda sūnúṣ, la avesta hūnu-, la gota sunus, la malnova supregermana sunu, la greka (Homera epoko), krita, lakona, arkada υἱύς (genitivo υἱέος), la toĥara A , В sоуä (filo), plu ĝi estas ligita al la malnovhinda sū́tē (sāuti), sūуаtē (sūyati), savati (naskas, generas), la avesta hunāmi (mi naskas), la irlanda suth (naskiĝo, frukto), la malnovhinda sū́tiṣ (naskiĝo), sū́tuṣ (gravedo). Max Julius Friedrich Fasmer. Russisches etymologisches Wörterbuch (Rusa etimologia vortaro)



La ŝablono estas uzata per