Ŝablono-Diskuto:radi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kiam 'radi', kiam 'mems', kiam 'sufi'?[redakti]

Ne estis klara, ĉu ni volu ke la radiko de ekz-e aro metiĝu en kategoriojn [postfiksaĵo -ar] aŭ [radiko ar']. Simile, ĉu la 'du' en duonhoro estu traktata kiel [memstara elemento du] au kiel [radiko du'], au eĉ se 'duon' estu [radiko duon'] au [antaŭfiksaĵon duon-]. Mi elektis, ke ĉiu vortero estu traktata per sia baza formo, ĉiam la sama, do ke ekz-e ĉiu kunmetaĵo el 'du' troviĝu en unu kategorio, [memstara elemento du], kaj ke nur tia vorto, kia en la unuaj E-a vortaroj aperis kun fina sed ne malfina dividostreko (ekzemple vort-), estu traktata kiel "radi". Se tiu ne estis la intenco de la ŝablonaro, bonvolu klarigi al mi! Kwamikagami (diskuto) 22:13, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]