Saltu al enhavo

ĝentila

El Vikivortaro
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ĝentila ĝentilaj
Akuzativo ĝentilan ĝentilajn
Vorterseparo

ĝentil + a

Signifoj

[redakti]
  1. Observanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn.
    Mi ja edukis vin, ke vi estu ĝentila!
    De vorto ĝentila ne doloras la lango.
    Ŝi ĝentile salutis min.
    Ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas.
    Tiu junulo estas vera ĝentilulo.
    Neniu ŝatas malĝentilajn vendistojn.
    Mi foriris de tie, ĉar ĉiuj agis kun mi malĝentile.
    Sinjoroj, vi estas neĝentilaj (ne sufiĉe ĝentilaj)!

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo