tondro

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • tondr/i (ntr) 1

tondras. Aŭdiĝas tondro 1: se tondris en serena ĉielo, la Romanoj rigardis tion bona aŭguro. 2 Bruegi(p) pro tondro aŭ (f) pro komparebla fenomeno: (p) mi staras ĉe la malsupro de la tondranta SinajoZ; (f) ne ĉio batas, kio tondrasZ; la radoj de la trajno tondris sur la ferponto; tondris la komandojZ; tondras aplaŭdoj. tondro 1 ❄ Fortega ruliĝanta bruo, akompananta la fulmadon: tondro eksonisB; tuj matene komenciĝis tondroj k fulmoĵ. 2 ב Tiu fenomeno, rigardata kiel elmontro de la dia kolero: de la Eternulo vi estos punata kun tondro; kiu povus kompreni la tondron de Lia potenco?X; ankaŭ diablo tondron suferosZ; (sakre) mil tondrojZ. 3 (f) Analoga bruego: tondro da aplaŭdoj; la tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojnZ. tondra. Akompanata de aŭ simila al tondro: kiu direktis vojon por la tondra fulmo?X; tondraj reeĥoj, (f) tondra voĉo. tondrado. Serio da tondroj. ektondri. Subite, neatendite tondri: ektondris en blua ĉielo; (f) ektondris la voĉo de la koloneloB; tiuj vortoj ektondris el lia buŝoZ; ektondris la tamburojB, la kanonoj. fulmotondro. Ŝtormo, akompanata per tondroj k fulmoj.