fulmo
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
fulmo
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | fulmo | fulmoj |
| Akuzativo | fulmon | fulmojn |
- Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo.
- Lin trafis la fulmo kaj pro tio li nun estas en hospitalo.
- Altan arbon batas la fulmo.
- Nun fulmas, kien vi intencas iri?!
- Dum la tuta nokto fulmadis senĉese kaj bruadis tondroj.
- Sentondra fulmado ne estas timiga, sed estas danĝera.
- En ŝiaj okuloj fulmetis briloj.
- Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
- Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio.
- Liaj okuloj ĵetis fulmojn.
- Mi eksilentis post lia fulmanta rigardo.
- Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco.
- La vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo.
- Neniu eĉ pensis, ke milito povas okazi - ĝi estis fulma.