respondi
El Vikivortaro
Enhavo |
respondi (Esperanto) [redakti]
prononco: IPA [ ]
signifoj: [redakti]
- Doni informon petitan per demando; reagi al diro de alia interparolanto en konversacio.
- Reciproki.
- Laŭi ion, kunakordiĝi kun io; esti konforma, simetria, proporcia je io; = interrespondi; SIN: kongrui
- (Arĥaismo) Respondeci (neolog.: responsi)
ekzemploj: [redakti]
- respondi demandon(Z), al demando; li respondis, ke li akceptas.
- la ŝipoj respondis la bombadon; ŝi ne respondas lian amon.
- tiu libro respondas ĝeneralan bezonon, al ĝenerala bezono; tiu iniciato respondis la revon de Z; en la 19-a jc la 1-a de januaro de l' malnova rusa kalendaro respondis al la 13-a de la kalendaro gregoria. SIN:kongrui.
- ni ne respondas por la konvinkoj nek agoj de li(Z); ni ne respondas pri la enhavo de la reklamoj.
sintakso:
kunteksto:
sinonimoj:
antonimoj:
frazeologio:
etimologio:
notoj:
samradikaj: [redakti]
- responda
- responde
- respondo
- respondeci
- respondeco
- respondeculo
- respondecigi
- senresponda
- senrespondeca
vidu ankaŭ: [redakti]
respondi en Reta Vortaro