de

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Prepozicio[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. Aparteno (posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco)
  2. Formovo; loko, kie komenciĝas movo.
  3. Origino.
  4. Kaŭzo.
  5. La komenca momento de daŭra ago aŭ stato
  6. La senca subjekto (la aganto) aŭ la senca objekto de la ago.
Ekzemploj
  1. Vera kiel vorto de profeto.[1]
  2. Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[2]
  3. Mi ne aĉetas ion ajn de ĉi tiu vendejo!
  4. Mi eksaltis de surprizo.[3]
  5. Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[4]
  6. La kanto de la birdoj estas agrabla.[2]
Deveno
el latinida de
 

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. L. L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta, 1910 (E-libro) (q:)
  2. 2,0 2,1 L. L. ZAMENHOF. Ekzercaro. Ekzerco 9.
  3. L. L. ZAMENHOF. Ekzercaro. Ekzerco 40.
  4. L. L. ZAMENHOF. Ekzercaro. Ekzerco 24.

 Liternomo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo de deoj
Akuzativo deon deojn

Signifoj
[redakti]

alternativa nomo por la Esperanta litero do, proponita de Kálmán Kalocsay.
Deveno
La internacia nomo.
Samsencaĵoj
 

Volapuko[redakti]

 Prepozicio[redakti]

  1. de, elde (loka signifo)
    • de kap jü futs = de l’kapo ĝis la piedoj
    • de lofüd jü vesüd = de l’oriento ĝis la okcidento
  2. de, ekde (tempa signifo)
    • de göd jü soar = de l’mateno ĝis la vespero
    • de adel = ekde hodiaŭ
    • de yun oma = de lia junaĝo
  3. de (aliaj signifoj: deveno, dependeco)
    • vöd pedütülöl de latin = vorto pruntita de la Latina
    • Sekidos te de ol. = Dependas nur de vi.