plekti
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | plektis | plektas | plektos |
Adjektiva aktiva participo | plektinta | plektanta | plektonta |
Adjektiva pasiva participo | plektita | plektata | plektota |
Substantiva aktiva participo | plektinto | plektanto | plektonto |
Substantiva pasiva participo | plektito | plektato | plektoto |
Adverba aktiva participo | plektinte | plektante | plektonte |
Adverba pasiva participo | plektite | plektate | plektote |
Moduso | |||
Infinitivo | plekti | ||
Volativo | plektu | ||
Kondicionalo | plektus |
Signifoj |
- Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin.
- Mi ĉiutage plektas harojn de mia filino.
- Ŝi enplektis perlojn en siajn harojn.
- Ni interplektis la manojn kaj komencis preĝi.
- Li ĉirkaŭplektis ŝin per siaj brakoj.
- Ĉiuj laŭdis ŝian belegan harplektaĵon.
- Liaj paroloj estis traplektitaj per diversaj citaĵoj.
- Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, ŝnurojn kaj simile unu kun la alia.
- La araneo plektas reton.
- Ĝi konsistas el plekto da ŝnuroj.
- Ni malplektis la intrigon.
Deveno |
- El latina verbo plecto. (Vd. Lewis k Short, A Latin Dictionary, plecto1.) Komparu kun la germanan flechten kaj la rusan плести.
Vidu ankaŭ |
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |