libera
El Vikivortaro
Enhavo |
Esperanto [redakti]
Adjektivo [redakti]
libera
| Kazo | Ununombro | Multenombro |
|---|---|---|
| Nominativo | libera | liberaj |
| Akuzativo | liberan | liberajn |
- Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite de baroj.
- Mi lasis la hundon libera en la korto.
- Tute libera, kiel birdo aera.
- Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
- Li finis sian tempon de mallibereco.
- Ili perforte min malliberigis!
- Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo.
- Vivu mizere, sed vivu libere!
- Antaŭparolo liberigas de postparolo.
- Liberulo iras, kien li deziras.
- Politike sendependa.
- Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
- Oni liberigis ŝin el sklaveco.
- Kapabla memstare pensi.
- Mi sentas min libera.
- Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno.
- Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
- Disponebla, neokupita.
- Ĉu la seĝo estas libera?
- Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto.
- Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aŭ tempo).
- Ni flugis en la libera aero.
- Sola vojo libera al la fundo rivera.
- Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj.
- La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
- Senigita je, ŝirmita kontraŭ.
- Dum miaj ferioj mi volas esti libera de ĉiuj zorgoj.
Parencaj vortoj [redakti]
Tradukoj [redakti]
==
Fontoj
==