libereco

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

Libereco (aŭ libero) povas temi pri unu aŭ eĉ la tuto el la jenaj aspektoj:

Politika Libereco[redakti]

(Vidu ankaŭ: Politiko);

"Kiu povas esti ĉiam libera? Kiel oni povus esti tia kontraŭ la maliculoj, la sensciuloj, la fanatikoj, kiam ili plejfortas?" (André COMTE-SPONVILLE)

Ekonomia libereco[redakti]

En la ekonomia kampo, libereco signifas povi elekti, ne esti limigita aŭ devigita, ĉu per naturo, ĉu per institucio. Monopolisto povas pli libere fiksi prezojn ol ajna entrepreno, kiu troviĝas en la merkata konkurenco. Tiu, kiu havas pli altan valoron ekonomian (aŭ merkatan), havas pli da libereco ol tiu, kiu ne ĝin havas.

Vidu ankaŭ: ekonomika povo; anarko-kapitalismo; novliberalismo; Adam SMITH; libero pri striko; sindikata libereco.

Persona Libereco[redakti]

  • esti for el ajna engaĝiĝo (ĉu aminduma, kooperativa), libera por fari kion ajn deziru (ene la limoj de sia propra elgaĝiĝo, ekde oni ĝin elektis), inklude komenci novan engaĝigon aŭ eksperimenti novaĵojn;
  • povi finfine eliri la gepatran hejmon;
  • povi elekti tra ekzistantaj alternativoj, aŭ, libera elekto, propra volo vidu ankaŭ pi sube la filozofia senco);
  • Povas ankaŭ esti uzita onidire kiel havanta liberan tempon - esti en ferioj, aŭ simple en kelka momento kie oni ne devas fari laboron kaj povas fari kion ajn deziru.

vidu ankaŭ: Ted KACZYNSKI

Ni tiuteme pripensu la diron de la araba aŭtoro Ĉaddad (ofte kaligrafiita de Hassan MASSUDY): "Antaŭenpaŝu, kaj vi estos libera"

Filozofio: problemo de la libereco:[redakti]

  • ĉu la agoj de homo estas aŭ povas esti "liberaj"? Tio implicas sub- kaj antaŭ-problemojn:
    • Kion oni konceptas pri "libereco", se foresto de ĉia determino, ĉu tio malsamas el hazardo, kaj kio povas estis ties valoro?
      • Kaj ĉe tiu kazo, ĉu povas ekzisti tia libereco, kontraŭ la nun konata scienca, psiĥologia, ktp, determinoj ? (Ekzemple Spinozo opiniis, ke libereco estis iluzio, ke tio ne ekzistis, ĉar ĉio estas determinita. Multaj filozofoj kaj teologoj, klopodis "savi" ian ideon pri liberelekto de la homa menso, ĉar tio havas gravajn implicojn rilate la kristanan fidon, kaj Savo (vidu la ideojn de Kalvino, kaj Jansenismo rilate la antaŭdestinismo), kaj pli ĝenerale Moralo, kaj nocio de Bono kaj Malbono (vidu ankaŭ Kantio)
    • ĉu libereco estas io alia ? sinrealigo? trovo de sia plej propra kaj profunda si mem? sed denove kiel povatas difini kaj certigi pri tio? kaj kiuj valoroj privilegii ? (vidu Devoj al si mem), kia rilato kun moralo, certaj teologioj, (vidu interalie Hindua filozofio)

vidu ankaŭ: Milgram-eksperimento

Pri tiu temo, pensigaj estas tiuj opinioj:

  • "Ne liberecon oni tiom vere bezonas, sed esti katenita nur per tio, kion oni amas"(Pierre REVERDY)
  • "Mi ne volas estis subpremita sub la senkompata sklaveco de memstareco" (Georges WOLINSKI)

ktp ktp

por fini, ni meditu tiun citaĵon de André MALRAUX:

  • Mi tre malbone scias kio estas "libereco", sed mi tre bone scias kio estas "liberigo".

Eble tiu provizas respondon al plej el la supraj demandoj.


Ekzistas pli specifaj legoj de la vorto, kiel la kristana libereco: libereco ne estas fari kion vi deziras, sed fari kion estas necesa por ni.

Vidu ankaŭ[redakti]

Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:
Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi vorto.
Vidu. libereco