kredi
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Esperanto
[redakti]
Deveno
De latina "crēdĕre" kiu signifas "kredi".
[redakti] Verbo
kredi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | kredas | kredanta | kredata | ||
| Pasinta | kredis | kredinta | kredita | ||
| Venonta | kredos | kredonta | kredota | ||
| Kondicionala | kredus | ||||
| Imperativo | kredu | ||||
- Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn.
- Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
- Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
- Disputo kredigas, sed ne certigas.
- Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn.
- Ĉu vi ne kredas al mi?!
- Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
- Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).
- Akcepti de iu ion kiel veraĵon.
- Kara, vi povas tion kredi al mi!
- Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn.
- Mi kredas pri via senkulpeco.
- Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
- Ŝi kredeble ne povos veni al mi hodiaŭ.
- Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo.
- Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj.
- Ĉu vi kredas je Dio?
- Ŝi ne ŝatas paroli pri sia kredado.
- Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
- Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.