iri

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

iri (Esperanto)[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Open book 01.svgVerbo[redakti]

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
as-tempo iras iranta irata
is-tempo iris irinta irita
os-tempo iros ironta irota
us-modo irus irunta iruta
u-modo iru

Vortseparo:

ir/i

Bildo senco en vikivortaro.svg Signifoj

(principe netransitiva)
1 (iu) moviĝi de loko al alia loko. Moviĝi per la tiucelaj membroj, piedoj, flugiloj, naĝiloj: iri etpaŝe, galope; la hundo iris lamete; kiu iras trankvile, iras rapideZ; iri sur la strato, laŭ la rivero, kun amikoj; kiu iras?Z (militgarda demando); iras ĉiu kruro laŭ sia plezuroZ; malbone veturi estas tamen pli bone, ol bone iriZ; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tirasZ; k la cikonioj iris sudenZ; (tr) iri longan vojonZ; multe irata strato. ☞ paŝi, kuri.
2 (iu) Moviĝi direkte al iu aŭ io: al bona ĉasisto iras mem la bestoZ; mi venas de la avo k mi iras al la onkloZ; iri al la kuracisto; iri en la ĝardenonZ, al la fontoZ, en la litonZ, en la preĝejonZ; ni iris en diversajn flankojnZ; estas tempo iri domenZ; mi iris dekstrenZ; iri tien k reenZ; iri supren k malsuprenZ; (tr) kiun vojon li iris?Z; plena konscio pri la irota vojoZ.
3 (iu) Moviĝi malproksimen de iu aŭ io: nun, mi devas jam iriZ; sed iru k inter amikoj elektu la plej saĝajnZ; k nun, sinjoroj, ni iru!Z; iru en paco!Z; lasi iun libere iriZ; iru, iru, vi ne estas plu Moor!Z; iru for kun via absurdaĵo!Z.
4 (iu) Moviĝi helpe de besto, de maŝino ktp: iri al la kongreso per aŭto, fervojo, aviadilo; iri sur la maroZ. ☞ flugi, rajdi, veturi.
5 (iu) (f) Direkti sin al ia celo: iri ĉerpi akvonZ; iri dormiZ, glitiZ; iri al vivoX, al sia mortoX; iri al la venko; iri laŭ la vojo de la prudentoX; ĉiu iras, kiel saĝ’ al li dirasZ; li iris ĝis tio ke […]; li finu la gimnazion k iru el tie ĉiam pluen k pluenZ. ☞ konduti.
6 (io) Moviĝi de unu loko al alia: tra la fenestro la vaporo iras sur la kortonZ; tiu letero iros al AmerikoZ; de li iras tia odoro!Z; ne iru fadeno antaŭ kudriloZ; dum tiuj pensoj iris tra ŝia kapoZ; vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo irosZ; el interne de la nubo iris tre hela flamoX; pieco, konscienco, iru ĉio al la diabloj!Z; (analoge k f) de tie iras du ŝoseoj al la havenoB; la muro iras de la domo ĝis la lago; la koridoro iris al la kuirejo. ☞ etendiĝi, konduki.
7 (io) Funkcii per interna movo: horloĝo, kiu iris bone laŭ la minutoZ; la maŝino iras tro rapide.
8 (io) Disvolviĝi, evolui, progresi iel: la afero iras boneZ, malboneZ; tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaroZ; la afero ne volis iri boneZ; la afero ne iras glateZ; iri laŭ deziroZ, en ordoZ; mi jam provos, kiel ajn ĝi irosZ; tio ne iras tiel rapideZ; sen mensoga rekomendo ne iros la vendoZ; kiel iras via komercaĵo?Z.

Etimologio

El la latina ire.

Nuvola apps tree.png Derivaĵoj

iro. Unu movo en ia direkto: la iro de la piŝto; iro k reveno; rafinitaj iroj sur la ŝaka tabuloZ; ni ne povas tie ĉi analizi tiun iron de la pensojZ; unua paŝo iron direktasZ; post pli ol dek senrezultaj iroj al la oficejo […]Z; iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizitoZ.
  • iradi. Kutime aŭ konstante iri: iradi ofte en la teatronZ; la fratoj iradis en la lernejonZ; sur via ventro vi irados k teron vi manĝadoŝ; la tuta Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis k venadis antaŭ iliX; ni irados al nia celoZ; la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli k pli potenceZ.
irado

1 La ago, per kiu iu, io iradas: kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligataX; Nineve havis la grandecon de tri tagoj da iradoX; estis la komenco de la irado el BabelX; la irado al Budapeŝto per Danubo estas ĉarma k ripoziga; certigi la bonan iradon de la motoro; ŝi kontrolas la iradon de la aferoj en sia domoX; la irado de la mondoZ. 2 La maniero, kiel iu, io iradas: gracia, leĝera, flirtanta irado. irantaro. Tuto de tiuj, kiuj kune iras. ☞ eskorto, defilado, procesio. irebla. Tia, ke oni povas iri sur ĝi: irebla vojo; sekurigi la ireblecon de la ĉirkaŭurbaj vojoj. irejo. Ĉia loko aŭ vojo, laŭ kiu oni povas iri: sur iliaj irejoj ne troviĝas justecoX. ☞ koridoro, pado, komunikejo, pasejo, promenejo, vojstreko.

irigi

1 Fari, ke iu aŭ io moviĝu de unu loko al alia: por kio li irigis min en tiun landon?X; mi irigos vin sur rekta vojstrekoX; irigi veturilon; la motoro irigas la aŭtomobilon. 2 Fari, ke io funkciu: irigi motoron; la rivero irigas la muelilon; mi ne povas irigi tiun horloĝon. 3 Ebligi, ke iu aŭ io iru: tiu vojo irigas al la urbo.

  • iriloj. Longaj stangoj provizitaj per altefiksita piedapoga hoko, kiujn oni uzas por marŝi k trapasi marĉojn, starante alte super la tero. Sin. stilzoj.
irpova. Kapabla iri: irpovaj invalidoj.
iro-reiro. Tuto de la du sinsekvaj movoj per kiuj iu aŭ io revenas al la deirpunkto: fervoja bileto por iro-reiro; iro-reiro de piŝto.
aliri

1 Moviĝi, por atingi iun aŭ ion: al tiu tombo aliris unu virinoZ; ŝi aliris pli proksimeZ; ili aliris, por elrompi la pordonX; kiu kuraĝe aliras, facile akirasZ; vi aliros matene laŭ viaj triboĵ; li aliras al la ruina kastelo k frapasZ; Ĥlestakov, alirante al la fenestroZ; (f) oni povas diversmaniere aliri al la problemo; li alirigis la tribonX. ☞ alpaŝi, alproksimiĝi, ataki, viziti. 2 (tr) 💻 Depreni aŭ almeti datenon ĉe memorilo ks: aliri diskon, memorilon; aliri datenbankon per komputila reto. Sin. atingi 5.

aliro. Ago de iu, io aliranta: lasi liberan aliron al la ĝardenoZ; havi, bari aliron; (f) nova aliro al edukado; 💻 diskaliro; alirtempo de memorilo; ajnvica, laŭvica aliro.
alirebla. Tia, ke oni povas aliri al tiu: alirebla regiono, monto; lia oficejo estis ĉiam alirebla por ĉiuj; ne facile alirebla eminentulo; (f) via koro ĉiam estis nealirebla por amoZ.
alirejo. Vojo por aliri.
antaŭiri (tr)

1 iri antaŭ iu aŭ io: la avangardo antaŭiras la armeonB; jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilinN; la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentŭ. Rim. En tiu loka senco, Z. ĉiam uzas «iri antaŭ». 2 Ekzisti, okazi antaŭ iu aŭ io: preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmondaZ; venis la konata ekscito, kiu ordinare antaŭiris la misteran murmuretonB; tiu sendu la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭirantaZ; ĝi estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj antaŭirantojZ. ☞ anticipi.

antaŭeniri (ntr) iri, celante antaŭen; (f) progresi: ni devas ĉiam antaŭeniri ne timante la malhelpojn; antaŭenira metodo, reformisto.
ĉirkaŭiri (tr)

1 Moviĝi ĉirkaŭ iu aŭ io, farante rondan linion: la belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭirisZ. ☞ rondiri. 2 Fari kurban vojon ĉirkaŭ io, por ĝin eviti: Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto al la Ruĝa MaroX; fari ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domoZ. 3 ⚔ Pasi flanke de obstaklo, pozicio ks, por povi poste ĝin ataki de malantaŭe.

deiri (ntr) iri, malproksimiĝante de loko: Sisera deiris de la ĉaro k forkuris piedeX; de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortoŝ; la trajno deiras de Romo je la 8a; (f) deirante de tiu ĉi principo, ni trovos […]. ☞ derivi.
deirpunkto. Tiu punkto, de kiu oni deiras: la deirpunkto de la ekskurso, de eksperimento, de rezono.
  • disiri (ntr) iri en diversajn flankojn: ĉiuj infanoj jam longe disiris el la gimnazio hejmenZ; disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesiteZ; tie la vojo disiras en kvar direktoj.
ekiri. Komenci iri: ŝi ekiris en la direkto al la preĝejoZ; la motoro ekiras facile; la afero bone ekirasZ.
ekiro

1 Komenco de irado: doni la signalon de la ekiro al la karavano. ☞ starti. 2 Ⓣ La procedo, laŭ kiu maŝino pasas de la ripoza stato al la norma rapido rotacia.

ekirigilo Ⓣ = startigilo.
  • eliri (ntr)

1 (iu) iri eksteren el iu loko, precipe el domo: «eliris, sed baldaŭ revenos» oni respondisZ; niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domoZ; Jael eliris al ili renkonteX; eliris de apud li ĉiuĵ; kiu rabi eliras, ofte nuda revenasZ; eliri el veturiloZ; ŝi vidis unu sinjorinon, kiu eliris el la arbaroZ; nuda mi eliris el la ventro de mia patrinoX. 2 (io) Moviĝi eksteren de io: el la kaldrono eliras vaporoZ; vi frapos la rokon k eliros el ĝi akvoX; mia glavo eliros el sia ingoX; voĉo eliranta el la aperturo de la tuboZ; el ŝia buŝo eliris kelke da perlojZ; el la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion dirasZ; ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebuloZ (nur projekto). 3 (iu) Pasi de malbona situacio al pli bona: virtulo eliras el mizeroX; eliri sen frakaso el granda embarasoZ; eliri el malespero, el malsano, el maltrankvilo, el sklaveco; elirigi el la pereoX. 4 Aperi publike: mi estis ankoraŭ tro juna, por eliri publike kun mia laboroZ; la tuta verko eliros en formo de apartaj kajeroj Z; la unua lernolibro eliris en lingvo rusaZ; en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro AŭgustoX. ☞ elpaŝi. 5 Origini el, deveni de: eliros markoto el la trunko de Jiŝaĵ; gardu vian koron, ĉar el ĝi eliras la vivoX; elirinte el la tribo de JehudaX. 6 (io) Esti en direkto al, doni vidon al: la fenestro eliris sur kortonZ; la ĉambro eliris sur kamponZ. eliro 1 Ago de iu, io eliranta: la eliro de Hebreoj el Egiptujo; oni ne vidas eliron el tiu mizeroB; nek eniro nek eliroZ; unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvoZ. 2 = elirejo: husaroj gardas ĉiujn elirojnZ. Eliro ב La dua libro de la Torao. elirejo. Loko aŭ rimedo, per kiu oni eliras: domo kun du elirejoj; mapo de la elirejoj el Parizo.

  • eniri (tr)

1 (iu en ion) iri internen de iu loko: eniri en ĉambronZ; el flamo sin eltiris, en fajron enirisZ; li eniris la aŭtonM. 2 (iu al iu) iri internen de ies domo: tiuj, kiuj eniris al la reĝo ne vokiteX; ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenaŝ; Ŝimŝon iris en Gazan k vidis tie malĉastulinon k eniris al ŝiX. 3 (iu en ion, f) Troviĝi en novan situacion, medion, funkcion: eniri en la militon; eniri en societonZ; nova partio eniras […] la parlamentonM; eniri en la regnon de la ĉieloN. 4 (io en ion) Metiĝi internen de io: tra unu orelo eniras, tra la dua elirasZ; kiel glate la vino eniras (en gorĝon)X; glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo k facile povis eliri k eniriX; (f) espero eniris en ŝian koronZ; eniri facile en la memoronZ; tiuj vortoj sukcesis eniri en la lingvon.

eniro

1 Ago de iu, kiu eniras: la eniro en la urbonX, tra la pordoĵ; eniro malpermesita!. 2 = enirejo.

enirejo. Loko, tra kiu oni eniras: la enirejo estis obstrukcita de homamaso; ĉe la pordegaj enirejoĵ; la enirejo al la palaco.
  • foriri (ntr)

1 iri for de iu loko: diris k foririsZ; foriris kun longa nazoZ; foriri el la haveno; foriri ĉerpi akvon; foriru de homo malsaĝaX; Kain foriris de antaŭ la EternuloX; li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojnX; (f) forpelu blasfemulon k foriros malpacoX. 2 (f) Morti: generacio foriras k generacio venaŝ; mi rapidis veni, por doni al la kara foririnto mian lastan salutonZ; la forirantoj al la tomboX.

foriroZ. Ago de iu foriranta.
laŭiri (tr) iri laŭlonge de: laŭiri la riveron, la spurojn.
malsupreniri (tr) iri en direkto al la malsupro de io: la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaĵ; Moseo malsupreniris de la monto al la popoloX; ili malsupreniris vivaj en ŜeolonX; la knabo malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo; ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapideZ; ni faros unu novan malsupreniron en la groton; dum lia malsuprenirado de la montoX. ☞ malleviĝi, descendi. ➞ sob.
neirebla. Tia, ke oni ne povas iri: la vojo estis preskaŭ neirebla kaŭze de la sabloZ.
postiri (tr)

1 iri post iu, io. 2 Veni, okazi post io: li postiris la lastajn reĝojn de la lando; tiu granda homo ne havis postirantojn. preteriri (tr) iri laŭlonge k flanke de io, k ĝin lasi post si: kiam mi preteriris antaŭ unu el tiuj barakoj, mi ekaŭdis […]Z; sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojnZ; rigardadi la preterirantojn. preterirejo ⛗ Vojo, ebliganta preterveturi urbon, pasante ne tra, sed ĉirkaŭ ĝi.

reiri

1 irinte, veni returne al la deira loko: Emilio reiris al sia ĵus forlasita lokoZ; ĝi volis reiri en la kaĝonZ; pli bone estas reiri ol perdi la vojonZ. 2 iri denove, duafoje: mi reiros tien la venontan semajnon; iri k reiri.

reeniri. Eniri denove, duan fojon.

reniri (ark.) Prova formo anst. reiri 1: leporaro devas arbaron reniriG; ĉaspelantoj baras la reniron al la bestojG.

retroiri (ntr) iri dorsdirekte, turnite plu al la mala direkto: la ĉevalo retroiris kelkajn paŝojn; retroirigi aŭton, lokomotivon; 🔭 retroiro de planedo (moviĝo en direkto kontraŭa al ĝia ordinara direkto).

senelira. Tia, ke ne ekzistas eliro: situacio, kiu devas fariĝi ĉiam pli k pli senelira!Z. senelirejo 1 Vojo fermita ĉe unu ekstremaĵo, sakstrato. 2 Situacio, el kiu ne estas eble sin tiri. ☞ dilemo, kaptilo, magia rondo. subiri (ntr) iri sub la horizonto: kiam la suno estis tuj subirontaZ; la suno subiris sub la akvonZ; en la momento de la sunsubiroZ; de la sunleviĝo ĝis la sunsubiroX. supreniri (tr) iri en direkto al la supro de io: la infano supreniris sur mallarĝan ŝtuparonZ; ŝi komencis malrapide supreniri sur la larĝa ŝtuparoZ; la bela Sara supreniris unu ŝtuparon k venis […]Z; vi ne supreniru sur la montonX; mi supreniros en la ĉielonX; k Moseo supreniris al DioX; vi malhonoris mian liton per la supreniroX (sur ĝin); la suprenirado estis longa k peniga. ☞ ascendi, leviĝi. ➞ sor. suriri. iri alten sur ion: suriru sur la montonX; suriri tegmentonB; suriris sur ilin la spiritoX; post du tagoj da surirado li atingis […]B.

  • trairi (tr) iri trae de io, de unu flanko al la alia: oni devas trairi la korton por eniri en la domon; muso trairis sur la planko; trairi riveron naĝante; trairinta ian distancon pluenZ; trairigante viajn infanojn tra fajroX; posedanto de kampo rajtas malpermesi la trairon; (f) la unuan fojon trairis ombro la sunan regnon de ŝiaj pensojZ.
trairebla. Tia, ke oni povas ĝin trairi: trairebla torento, stepo; netrairebla dezerto; Ⓚ ĉe osmozo oni distingas traireblajn (Sin. tralasajn), duontraireblajn (Sin. duontralasajn) k netraireblajn (Sin. netralasajn) membranojn.
trairejo. Loko, per kiu oni povas trairi. ☞ pasejo.
transiri (tr)

1 (iu) Moviĝi ĝis la alia flanko de io: kiam vi transiros akvon, Mi estos kun viX; transiri tiun monton oni ne povis sen forta ŝvitadoZ; ŝi ĵetis en la koton la panon, por transiri kun sekaj piedojZ; transiri landlimon sen pasporto; mi transiris la Rubikonon (f, rezignis pri la eblo reiri); transirinta en alian mondonZ (f, mortinta); (f) lia senbrideco transiras ĉiujn limojnZ. 2 (iu) Pasi al alia partio, okupo ktp: multaj volapükistoj, kiuj malkaŝe transiris al E.Z; la Eternulo transiris al la konkurantoX; transiru ni al la aferojZ; super tiuj faktoj ni povus silente transiri al la tagordoZ; transiri de rido al larmoj. 3 (io) Pasi en alian situacion, kategorion, metafore translokiĝi: la tuta lando transiris en posedon de l’ venkintoZ; ŝia loko de naskiĝo transiris en la manojn de fremdaj homojZ; la postrestaĵo transiris al parencojZ; vortoj, kiuj transiras el unu lingvo en alianZ; la spirito de Elija transiris sur EliŝanX. 4 Veni en alian staton, transformiĝi en: ŝi rimarkis, ke ĝia tono iom post iom transiris en la malklaran murmuradon de preĝoZ; la gardisto plene transiris en la personon k pensmanieron de la leŭtenantoZ. 5 = transiti.

transira

1 Nedaŭra, pasa, provizora, transita. 2 Λ Transitiva. netransira. Netransitiva. transiro. Ago de iu, io transiranta: transiro de vadejo; la dioj preparas skuantan transiron de ĝoj’ al doloroZ; transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas malfacila transiroZ. transirebla. Tia, ke oni povas ĝin transiri: transirebla barilo; nek transnaĝeble, nek transirebleZ. transirejo. Loko, ĉe kiu oni povas transiri ion: rivera, fervoja transirejo; la transirejoj de JordanX. transirigi. Fari, ke iu transiru ion: kial vi transirigis tiun popolon trans Jordanon?X.

anasiriZ (ntr) iri kiel la anasoj, balancante la korpon alterne sur ĉiu piedo: grandaj, anasirantaj araneojZ.
  • ĉieliro Θ Mirakla leviĝo de homo en la ĉielon: la ĉieliro de Romulo, de Elija, de Jesuo, de Mahometo; festo de la ĉieliro de Maria.
ĉieleniro = ĉieliro.
faztransiro ☐Ⓚ Ŝanĝiĝo de fazo pro ŝanĝo de termodinamika parametro. ☞ kondensi.
flankeniri (ntr) iri flanken de io, iu: la anĝelo stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri nek dekstren, nek maldekstrenX.
hejmeniro. La iro al la hejmo.
inversiri. iri en la inversa direkto: inversiri laŭ rivero (t.e. al la fonto).
kontroliroZ. iro de kontrolisto, vokto, noktogardisto ks, por certiĝi, ke ĉio estas en ordo k la ordonoj estas observataj. ➞ rundo.
krucmilitiro ♜ Militiro de kristanaj ekspedicioj, por rekonkeri la landon de Jesuo elde la islamanoj: la granda persekutado de la Hebreoj komenciĝis dum la krucmilitirojZ.
militiro ⚔ Milita ekspedicio: la bardo partoprenis en la militiroZ; la vikingo entreprenis militironZ.
piediri. iri piede: li piediris la tutan vojon; da homoj piedirantaj estis malpliZ; ne estas piediranto kolego al rajdantoZ. ➞ piedira zono.
rabirado. Ekspedicio por rabado: la nomadoj faris rabiradon tra la valo. ☞ razio.
radiri. Transportiĝi per rada aparato aŭ veturilo, ekz. biciklo ks. ☞ ruliĝi.
randiri. iri laŭ la rando de loko.
rondiri. iri laŭ ronda linio, cirkle: mi vagadis sur la tero k rondiradis sur ĝiX; ĉe la granda horloĝo la montriloj rondiradisZ; la RondirantoZ (gazeteto, kiu cirkulis inter malmultaj legantoj); la historio rondiris de kokinejo al kokinejoZ; la rondiro de la sunoX. ➞ rundo.
savelirejo. Elirejo rezervita en okazo de danĝero: savelirejo en teatro, en aviadilo.
stilziri. iri per stilzoj.
ŝipiriZ. Veturi per ŝipo: ŝipirebla rivero.
ŝteliri. iri sin kaŝante, kvazaŭ ŝtelisto: venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo k pikas en kaŝiteco!Z.
vicirado. Defilado, parado.
vojiri. iri laŭ vojo: kiam Moseo k la popolo Izrael vojiris al la promesita landoZ.
vojiro. irado laŭ vojo: ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?Z; li certe ĝojos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro liZ; se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la EternuloX.
ekvojiri. Komenci vojiron: ili ekvojiris for de la monto vojon de tri tagoĵ; de tie ili ekvojiris al GudgodX.
zigzagiro. iro laŭ zigzaga linio. ☞ sinuo, meandro.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]

Dialektesprimoj (en la germana):

  • Alemana: [?] „ ma do ane“; [Schweizerdeutsch/Mundart] „Gangsch e mol“; [?] „Huam go
    • Ŝvaba: [1] laufe, [2] gau, geha (h ist hier ein j also gleitlaut), in der Vergangenheit : gângâ
      • Orientŝvaba: gănga / gâ, gâo, gâu, gô / gee, gea, géia - i găng / gâo, gâu / gee - du gâsch, gôsch / geesch - mir/dia găngat / gănt / geat - (Vergangenheit) gănga
  • Bavara: geh, gea
  • Berlinerisch: jeen
  • Tirolerisch: gean, gian (mit der zusätzlichen Verwendung als Hilfsverb; vgl. en. Going-to future)
  • Erzgebirgisch: [1–14] gii(n) (Präsens: gii, gist, gitt, gii(n), giit, gii(n), Partizip: gonge)
  • Niedersächsisch: [1,2,4,6,7,8] gahn
  • Ripuarisch: [?] jonn