aliri

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Vorterseparo
al + ir + i

Signifoj
[redakti]

[1] (netransitiva) Moviĝi, por atingi iun aŭ ion: al tiu tombo aliris unu virino[1]; ŝi aliris pli proksime[2]; ili aliris, por elrompi la pordonEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.; kiu kuraĝe aliras, facile akiras[3]; vi aliros matene laŭ viaj tribojEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.; li aliras al la ruina kastelo kaj frapas[4]; Ĥlestakov, alirante al la fenestro[5]; (figure) oni povas diversmaniere aliri al la problemo; li alirigis la tribonEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio..
[2] (transitiva) 💻 Depreni aŭ almeti datenon ĉe memorilo kaj similaj: aliri diskon, memorilon; aliri datenbankon per komputila reto.
Samsencaĵoj
  1. atingi, alpaŝi, alproksimiĝi, ataki, viziti
Ekzemploj
[1] La literaturo de Esperanto estas jam tiel kreskinta, ke estas malfacile aliri ĝin…[6]
Derivaĵoj
aliro
alirejo
alirebla

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
[1] Vikipedio enhavas artikolon pri: Aliri
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  6. William Auld. "CENT JAROJ DE LITERATURO EN ESPERANTO." El Popola Ĉinio, 1987, No 4, p. 15-17