transitiva

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

transitiv2a 1 Λ (pp verbo) Tia, ke ĝi povas ricevi rektan objekton, ekz.: anstataŭi, bani, daŭrigi, frapi, fumi, komenci, masturbi, ŝanĝi k.a.. Sin. transira. ☞ absoluta.

2 ∆ Vd rilato.

transitivigi. Transformi verbon ne-an en transitivan: en E. oni devas uzi afikson, por transitivigi verbon.

netransitiva (pp verbo) Tia, ke ĝi ne povas ricevi rektan objekton, ekz.: boli, bruli, ĉesi, daŭri, evolui, manki, promeni k.a.. Sin. netransira.