vervo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto estis en 2012
27-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2013
27-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estas registrita en la
Oficiala Aldono numero 3 (1921).

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo vervo vervoj
Akuzativo vervon vervojn
[1] vervo

Signifoj
[redakti]

  1. Inspira, fervora, vigla maniero de verkado, parolado, pentrado, komponado.
Ekzemploj
  1. Li pentris ŝin kun vervo.
    La vivo alprenis novan kaj pli vervan perspektivon.
    Ni havis bonegan tempon pro liaj verve elpensitaj diversaj anekdotoj.
    Ili komencis vervege polemiki.
    La libro estis tute senverva - mi ne sentis fervoran viglecon tie.
    kun vervo li ĵetis sur la paperon la skizon de sia dramo; li improvizas kun neelĉerpebla vervo; polemiki kun vervo.
Derivaĵoj
verva. Plena de vervo: verva parolado; (f) la vivo alprenis novan k pli vervan perspektivon; li verve elpensis historiojn k anekdotojn.
senverva. Tia, ke oni tie ne sentas fervoran viglecon: senverva romano.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Vervo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „vervo“.
Referencoj kaj literaturo