trezoro

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Trezoro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo trezoro trezoroj
Akuzativo trezoron trezorojn
  1. Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj.
    En ruinoj ni trovis trezoron.
    Promesita trezoro estas sen valoro.
    La ŝtelisto ŝtelis juvelojn el la trezorejo.
    La trezoristo (oficisto, rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn) ne estis fidinda homo.
  2. Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo.
    Mi ŝatus viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo.
  3. Io tre ŝatinda.
    Plej valora trezoro por mi estas sano.
  4. Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj.
    Kaj nun ni konatiĝu kun la Trezoro de la greka lingvo...
  5. Tre ŝatata aŭ amata persono.
    Mi amas vin, trezoro mia!
    Amiko fidela estas trezoro plej bela.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Referencoj kaj literaturo