trafi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | trafis | trafas | trafos |
| Adjektiva aktiva participo | trafinta | trafanta | trafonta |
| Adjektiva pasiva participo | trafita | trafata | trafota |
| Substantiva aktiva participo | trafinto | trafanto | trafonto |
| Substantiva pasiva participo | trafito | trafato | trafoto |
| Adverba aktiva participo | trafinte | trafante | trafonte |
| Adverba pasiva participo | trafite | trafate | trafote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | trafi | ||
| Volativo | trafu | ||
| Kondicionalo | trafus | ||
- Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis.
- Li pafis, sed feliĉe ne trafis min.
- Trafi du celojn per unu ŝtono.
- Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
- Viaj respondoj estis tute trafaj.
- Mi celis nur trafeblajn celojn.
- Ŝi trafiĝis de falanta ŝtono kaj mortis.
- Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan.
- Ĉiuj frapoj lin trafis.
- Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
- Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas.
- Nia aŭto trafis en kavon.
- Trafi per la vizaĝo en koton.
- Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko.
- La morto trafis ŝin.
- Mi suferas trafon de gripo.
- Hazarde renkonti, trovi ion bonan.
- Ni trafis tre bonan akcepton.
- Trafe aŭ maltrafe.;
- Tiujn nuancojn trafas, kompreneble, nur niaj verkistoj originalaj, kiuj manipulas Esperanton ekster nacilingvaj kadroj.[1]
| Samsencaĵoj |
- kapti; rekapti; enretigi; enmaŝigi; trafi; ricevi; malsaniĝi; infektiĝi; renkonti; atingi
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
| Referencoj kaj literaturo |
- ↑ Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo