tirano

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Tirano

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo tirano tiranoj
Akuzativo tiranon tiranojn
  1. En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron.
    Dionizo estis tirano.
    Li regis tirane.
  2. Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela.
    Oni malamas la tiranojn.
    Li havis tiranan povon.
    Li tiranis tutan landon.
  3. Ordonema kaj senindulga mastro.
    Mia estro estas vera tirano!
    Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
    Lia tiraneco transiris la limojn.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo