stumbli
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | stumblis | stumblas | stumblos |
| Adjektiva aktiva participo | stumblinta | stumblanta | stumblonta |
| Substantiva aktiva participo | stumblinto | stumblanto | stumblonto |
| Adverba aktiva participo | stumblinte | stumblante | stumblonte |
| Moduso | |||
| Infinitivo | stumbli | ||
| Volativo | stumblu | ||
| Kondicionalo | stumblus | ||
| Vorterseparo |
- stumbl/i
| Signifoj |
- [1] Irante, preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks: li stumblis sur stumpo de radiko.
- 2 (f) Senkonscie fari malgravajn erarojn: stumbli pri la datoj; mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo.
| Deveno |
- el la angla stumble
| Derivaĵoj |
- stumblo
1 Ago de tiu, kiu stumblas: zorge evitu la stumblojn pro la stato de via spino. ☞ mispaŝo. 2 ♧ Poezia licenco, per kiu tri trokeoj estas anstataŭitaj de du amfibrakoj.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" stumbli- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "stumbli".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "stumbli"- La Simpla Vortaro, „stumbli“.
| Fontoj kaj citaĵoj |