selo
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | selo | seloj |
| Akuzativo | selon | selojn |
| Signifoj |
- Remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdobesto, por pli komforte sidi
- Analoga sidrimedo, sur biciklo, motorciklo, aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
- Io en formo de selo, i.a.: Iom pli malalta tereno inter du montopintoj. Tiu parto de ŝafo, cervo ks, kiu etendiĝas inter la ripoj k la femuroj.
- (muziko) En kordinstrumentoj, elstara lignopeco, kiu subtenas la finpecan ŝnuron
| Deveno |
- [1] el la fr. selle
| Samsencaĵoj |
- [1] rajdsidilo
| Derivaĵoj |
| Ekzemploj |
- [1] sen selo ŝi sidadis sur la ĉevalo
- [1] (figursence) la registaro nun bone sidas en selo
| Esprimoj (parolturnoj) |
- [1] desalti, fali de la selo, bone sidi en selo
| Frazaĵoj |
- turka selo ❤ (sella turcica) Kavaĵo en la supera faco de la sfenoido, en kiu nestas la hipofizo
| Derivaĵoj |
- [1] *seli (transitiva) Meti selon sur beston: seli sian azenon; selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
- selisto. Metiisto, kiu faras selojn.
- seloforma ⚕ Arkiĝinta kiel selo: seloforma lumbo dum gravedeco.
- elseligi. Faligi de la selo (en turniro ks).
- senseligi. Demeti la selon de ĉevalo ks.
- ŝarĝoselo. selo, aranĝita por surmeti ŝarĝojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Selo
"reta-vortaro.de" selo- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "selo".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "selo"- La Simpla Vortaro, „selo“.