ricino

El Vikivortaro

ricin1o 🍁 G. (Ricinus el eŭforbiacoj) de nur unu sp. (R. communis), monoika planto—unujara k herbeca aŭ plurjara k arbeca—kun mane lobaj, grandaj, defalemaj folioj, kun verdaj, senpetalaj floroj en granda, spikforma paniklo k kun kapsuloj enhavantaj grandajn semojn po tri, tre oleoriĉajn sed venenajn; hejma en tropika Afriko k Hindio, naturigita en la tropikaj regionoj, kultivata por ornamo k por semoj, el kiuj oni elpremas oleon laksigan k lubrikan. ricinino Ⓚ Heterocikla, toksa substanco, C8H8O2N2, de la semoj de ricino. ricinoleata acido Ⓚ Grasacido, CH3-(CH2)5-CHOH-CH2-CH=CH-(CH2)7-COOH, kiu troviĝas en ricinoleo. ricinlektino Ⓚ Ege toksa proteino de la semo de ricino, kiu senaktivigas la pli grandan subunuon de la eŭkariota ribosomo.